|
|
 |
Ĉarto
de la Planeda Civitaneco
En ĉiuj kontinentoj disvastiĝas forumoj kaj sociaj
organizaĵoj, kiuj celas Pacon, Justecon kaj pli bonan
komunikadon inter la homaro kaj la naturo. La Ekonomiaj
kaj Sociaj Mondaj Forumoj – grandaj antaŭeniroj de
la homaro – reprezentas gravajn viziojn, sed limigitajn,
pri kiel devas esti la mondo. Kunlige kun ĉiu tia
internacia procezo, ni partoprenantoj de la 1ª Monda
Spirituala Forumo, celante "eblan novan mondon",
kunveninte en Braziljo de la 6ª ĝis la 10ª de decembro
2006ª, per la ĥoro de multaj voĉoj, konfirmas ke la
ekonomiaj kaj sociaj proponoj izolite ne povas kontentige
solvi la problemojn de la homaro. Urĝas spirituala
perspektivo bazita sur universala amo. La spiritualeco
konsistigas finfine la fertilan grundon el kiu aperas
la saĝeco kaj etiko de la amo, vastigante la signifojn
de la homa ekzistado. Temas pri la percepto de unueco
inter ĉiuj aferoj kaj la sakraleco kiu trapenetras
la ekzistadon. Legu plu>>
|
|
|
|
Sano:
pli ol fizika afero
Grupo da fakuloj pri sano pritraktos la temon en la
I Monda Spirituala Forumo. Ili estas: la sanitarista
kuracisto Márcio Bontempo, la psikiatro Alexandre
Rozenwald, la nutrologino Clara Brandão kaj la reprezentantino
de PNUD/ONU Cristina Elsner. Kion ili havas komune?
La kompreno, ke sano estas pli ol fizika afero. Legu
plu>>
|
|
|
|
Temoj
kaj prelegantoj konfirmas la diversecon de la Forumo
La I Monda Spirituala Forumo respektas la diversecon
kaj tio estas pasaporto por la konstruado de solidareco
inter ĉiuj homoj. Tio evidentiĝas per la temaro kaj
prelegantoj de la evento. Tio videblas ĉe www.forumespiritualmundial.org.br.
Per tiu retejo eblas ankaǔ subskribi la Forumon. Legu
plu>>
|
|
|
|
|
|